Pri toleremo

Laux revuo Esperanto la temo de la Universala Kongreso de Esperanto 1997 estis "Toleremo kaj justeco en multkultura socio".


Persone mi cxiam miras pri la vorto "toleremo". Kio tio signifas?

Se iu persono havas grizan hauxton kaj flavan hararon - cxu tion mi devas "toleri"? Cxu tio ne estas tute memklara rajto cxe homo, aspekti propramaniere?

La rezonado antauxsupozas objekton kaj subjekton. Ekzistas personoj, kiuj devas esti tolerataj kaj personoj, kiuj devas toleri ilin. Tute malegala elirpunkto!

Kaj kia insulto, kontraux la "tolerataj". Kiu volas esti toleratulo?


Pri tolerado aux maltolerado oni, laux mi, parolu nur se temas pri agmaniero, povante negative influi al la libereco de alia persono.

Cxi tie ekzistas ekstrema sinteno. Kelkaj opinias ke oni devas cxion elteni, aliokaze oni estas "maltolerema" kaj malbona homo.

Jam tio ja estas stultajxo.

Sed en pli longa perspektivo la konsekvencoj de tia mondbildo povas esti dangxeraj:

Ekzistas maltoleremaj homoj. Ili eligas malafablajn vortojn och pensas malbelajn pensojn.. Tiuj homoj devas esti haltigitaj. Aliokoze oni riskas ke ili estonte faras iajn malbonajxojn. Do, batu ilin forte en la kapojn, foje kaj refoje. ..

Por eviti la riskon de ebla estonta maltoleremo ni devas cxi tie kaj hodiaux aktive maltoleri ilin. Alivorte: radike "tolerema" sinteno povas en la praktiko farigxi la kontrauxon.

Kaj en la fundo de tia sinteno ekzistas la koncepto ke la homaro konsistas el du specoj: bonaj kaj malbonaj homoj. Kaj ekzistas iu, kiu povas sin surpreni la taskon prijugxi kiu estas kiu...


Vill du ha översättning av detta till svenska?

Skriv då till

milld@algonet.se

och ange din E-mailadress


  Startsidan, Jan Millds hemsida