Stultulio?

Cxu meritas nomi Svedion "Stultulio"? Laux mi iasence jes!

Mi pensas pri la politiko kaj praktiko pri enmigrado.

Senkompare pli ol iu alia lando en Euxropo Svedio donis permanentajn restadpermesojn al alilandanoj, kiuj venis al Svedio kaj petis azilon.

Sed kiamaniere tio rilatas al "stulteco"? Temas pri almenaux sep apektojn:

1.

Kial akcepti tiom pli da azilantoj al iu alia lando en okcidenta Euxropo?

2.

Kial tuj doni permanentajn restadpermesojn? Kial ne nur portempajn?

3.

Ankaux se Svedio volas montri solidarecon - cxu tra cxi tiu sistemo oni helpas vere al rifugxintoj kaj al la individuoj, kiuj estas plej servere persekutataj kaj plej bezonas protekton? Fakte oni nun akceptas homojn kiuj ecx ne povas certigi sian identecon, cxar ili forjxetis siajn pasportojn!

4.

Ankaux se Svedio volas montri solidarecon - helpante cxeloke oni povus por certa kvanto de mono helpi al pli da homoj.

5.

Kun la restadpermeso la sveda socio donas tuj plenajn socisekurajn rajtojn, donas same multe da mono kiel al siaj propraj civitanoj, al la homoj kiuj dum sia tuta vivo kontribuis al la sveda ekonomio.

(En la praktiko oni ecx donas pli: la plimulto de la novealvenintoj ne povis trovi laboron por vivteni sin mem, do ili devis esti subtenataj de la socio. Tio signifas ke ili ne devas mem pagi la lukotizon de siaj apartementoj, kaj por ili ne necesas pensi pri la alteco de la lukotizo. Por la svedoj, kiuj mem perlaboras siajn enspezojn estas alie: ili devas mem pagi, do ne sentas ke ili povas havi altan lukotizon. Rezulto: la svedoj vivas pli modeste, en malnovaj kontruajxoj, dum novalvenintoj vivas en la plej novaj konstruajxoj!)

6.

Multaj enmigrintoj ne havas la intencon farigxi svedoj. Tiu sinteno estas apogata de la oficiala politiko de la sveda socio, politiko pri "multikultureco".

7.

Krimeco estas pli frekventa inter enmigrintoj ol inter enlande naskitaj svedoj. Importitaj krimuloj ne sentas ke ili multon riskas estante krimujloj en Svedio.

Evitentas ke temas ne nur pri unuopa stultajxo, temas pri tuta aro - pri stultajxaro. Krome ne temas nur pri simplaj stultajxoj, sed pri stultegajxoj.

Tamen ne estus gxuste el la supre menciitaj cirkonstancoj konkludi ke la sveda popolo gxenerale estas stulta - fakte la plimulto de la svedoj kontrauxas la stulatajxojn. Por la stulteco respondecas la potenculoj en amaskomunikiloj kaj en politiko. El tio vidpunkto estas iom erare paroli pri "Stultulio".

Erari "estas homa afero", oni kutimas diri. Cxi tie, tamen temas pri stultado, la svedaj potenculoj dauxrigas de jaro al jaro - kvankam estas jam pli ol evitente ke temas pri stultajxoj.

Oni sin demandas: kio tiomgrade stultigis tiujn potenculojn en Svedio? Kial gxuste Svedio farigxis tia stultejo?

Cxu trovigxas iu alia lando, kiu povas konkuri kun Svedio rilate stultecon?


Aldoneblas:

Aldoneblas ke la supre menciita stultacxo estas nur parto de pli granda kunligo - do, de stultego.

El unu vidpunkto, tamen, temas pli pri egoismo kaj manko de solidareco ol pri stulteco.

Lasu min iom simpligi, por evidentigi mian rezonadon. Temas pri tri grupoj:

1. La ricxuloj kaj potenculoj en Svedio

2. La ordinara popolo en Svedio

3. Eksterlandanoj el malricxaj landoj, kiuj volas veni al Svedio.

La unuagrupaj svedoj, la nacia elito, ne plu sentas lojalecon al la duagrupaj svedoj. Ili diversmaniere pliricxigis sin mem kaj materie nun vivas tre bone.

Sed ili ne estas kontentaj pri tio. Samtempe ili deziras povi senti sin morale altnivelaj, "humanismaj" kaj globe solidarecaj. Pro tio ili favoras la priskribitan politikon pri enmigrado.

La prezon por tio pagas la sveda popolo. La vivnivelo de ordinaraj svedoj dum la lastaj jaroj malaltigxis. Antauxnelonge Svedio apartenis al la plej bonstataj landoj de la mondo. Tiel ne plu estas.

Jan Milld


Se vi pri la supra temo iel opinias, se vi havas vidpunktojn - sendu ilin al:

milld@algonet.se

(Se ne temas pri kontribuo, intencita por publikigo - bonvolu mencii tion!)


  Startsidan, Jan Millds hemsida