Kio estas "Blågula Frågor"?

Komence nian agadon konsistigis eldonadon de revuo kun la sama nomo. Nun temas cxefe pri Internet. La nomo "Blågula Frågor" signifas, en rekta traduko, "Blu-flavaj demandoj", kie la du meniciitaj koloroj estas la koloroj de la sveda flago.

Oni povas nomi nin naciisman organizon, en la senco ke ni zorgas pri la estonto de nia lando. Ni volas kontribui al politika debato pri gravaj problemoj, kiujn renkontas nun la sveda socio.

La sperto montras ke tio ne eblas, ne esti akuzata per diversspecaj acxajxoj - kiel ekstremismo, dekstrismo, rasismo, nazismo ktp. Tiu, kiu tion volas kredi, tion ankaux faros. Lasu min cxiuokaze diri mian opinion: la akuzoj estas absurdaj kaj tute falsaj. Pli mi ne povas fari tiurilate.

En Svedujo trovigxas revuo kiu specialigxis je tiutipa kalumniado - "Expo". Internete ili arangxis ke ni trovigxas sur diversaj listoj pri acxaj organizoj. Ni ne povas malhelpi tian agadon.

Tiu volas kompreni nian politikan pensadon tamen havas la eblecon. Plurloke sur Interneto ni havas suficxe multe da materialo. Bedauxrinde, por interesitaj alilandaj esperantistoj, cxio estas en nur sveda lingvo.

Se mi rimarkas intereson, tamen, eble mi pli kaj pli tradukos al esperanto.

Jan Milld


  Startsidan, Jan Millds hemsida