Cxi tie ni volas mallonge prezenti kelkajn personojn, kiuj aktivas en la sveda debato pri enmigrado:
Jesus Alcala
La plej frekventa debatanto en nia plej granda matengazeto, Dagens Nyheter. Plideziranto: argumentas por pli da enmigrado.
Michael Alonzo
Antauxe aktiva en muzikgrupo, kantis tekstojn pri "morto al blondaj svedaj vikingoj". Antaux nelonge respondecis por sxtata kampanjo kontraux rasismo. Plideziranto.
Jabar Amin
Argumentas por kvotigo de enmigrantoj al diversaj postenoj en la sveda socio.
Sten Andersson
Parlamentano por la dekstra partio, "Moderaterna". Venas el la laborista klaso, estis ecx sindikate aktiva. Argumentas por sveda politiko pri enmigrado kiu pli similas al la politiko de aliaj okcidenteuxropaj landoj. Tio estas: malplideziranto.
Kurdo Baksi
Redaktoro de la revuo "Svartvitt". Ne hezitas postulti punon tra la sxtato por homoj, kiuj ne deziras pli da enmigrado. Plideziranto.
Nalin Baksi
Parlamentanino por la socialdemokratoj. Liberpensantino, kapablas vidi la problemojn el pli ol unu vidpunkto.
Eva Bergqvist
Redaktorino de la revuo "Fri Information" -" libera informado pri enmigrado". Malplidezirantino.
Ingrid Björkman
Aktiva debatantino en la gazetaro kaj kunauxtoro de du bonaj libroj pri enmigrado. Malplidezirantino.
Leif Blomberg
Antauxe ministro pri enmigrado, nun ministro pri integrado. Socialdemokrato.
Maria Carlshamre
Jxurnalisto cxe la revuo "Moderna Tider". Plidezirantino.
Mats Deland
Unu el la plej agresemaj och ekstremaj plidezirantoj.
José Alberto Diaz
Argumentas por profesi-malpermeso al kontrauxuloj de enmigrado.
Jan Elfverson
Kunauxtoro de du libroj kune kun Ingrid Björkman. Malplideziranto.
Kajsa Ekholm-Friedman
Lastatempe (majo 1997) tre en la fokuso de la debato - forte provokis la potenculojn. Malplidezirantino.
Juan Fonseca
Parlamentano por la socialdemokratoj. Plideziranto pri cxio, kio rilatas al enmigrado.
Tomas Gür
Jxurnalisto cxe Svenska Dagbladet, la plej granda dekstra matengazeto en Svedujo. Liberpensanto, cxefe kritikas la plidezirantojn.
Tobias Hübinette
Krimulo, plurfoje kondamnita en sveda tribunalo. Jxurnalisto cxe la revuo Expo. Plideziranto.
Thomas Idergard
Prezidanto de MUF - la junulara organizo de la dekstruloj. Plideziranto.
Magnus Karaveli
Jxurnalisto cxe la gazeto Östagöta-Correspondenten. Auxtoro de la libro "Blågul framtid" - "blu-flava estonto". Demokrata naciisto. Argumentas por svedigxo de enmigrintoj.
Eva X Moberg
Jxurnalistino kaj anarkisto. Agresemspeca plidezirantino.
Ana Maria Narti
Jxurnalistino kiuj emas nomi kontrauxulojn "rasistoj". Plidezirantino.
Niklas Nordström
Prezidanto de SSU - la junulara organizo de la socialdemokratoj. Plideziranto.
Alexandra Pascalidou
Gvidas la televidan programon "Mosaik". Unuokulkema plidezirantino.
Paolo Roberto
Antauxe konata stratbatalanto. Nun plideziranto en la kadro de SSU-kampanjo.
Mauricio Rojas
Ofte skribis gazet-artikolojn kaj verkis plurajn librojn pri enmigrantojn en Svedujo. Plideziranto.
Göran Rosenberg
Redaktoro de la revuo "Moderna Tider". Emas kompari malplidezirantojn kaj la nazistojn de la 30-aj jaroj en Germanio. Plideziranto.
Andreas Rosenlund
Gxis antauxnelonge redaktoro de Expo. Kalumnemulo kaj plideziranto.
Kenneth Sandberg
Prezidanto de la organizo "Folkviljan och massinvandringen" ("La popola volo kaj la amasenmigrado"). Malplideziranto.
Pierre Schori
Ministro pri enmigrado. Plideziranto.
Anders Sundholm
Prezidanto de Blågula Frågor. Malplideziranto.
Ian Wachtmeister
Eksprezidanto de la nun morta populista partio "Ny demokrati" ("Nova demokratio"). Malplideziranto.
Åke Wedin
Auxtoro de libro pri rifugxinta politiko. Krome kunauxtoro de du libroj kune kun Ingrid Björkman. Socialdemokrato. Malplideziranto.
Bengt Westerberg
Eksprezidanto de "Folkpartiet" ("La popola partio" - liberala partio).
Sxatis certigi ke "Svedujo estas ricxa lando!" kaj versxajne kostis al la sveda popolo katastrofe grandan sumon da mono. Plideziranto.
|